Árpád Kóti
Árpád Kóti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de novembro 1934 en Bucsa | ||||
Morto | 26-an de aprilo 2015 (80-jaraĝa) en Debrecen | ||||
Tombo | Debreceni köztemető (en) vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1958) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Árpád Kóti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kóti Árpád estas hungara aktoro.
Árpád Kóti [1] naskiĝis la 15-an de novembro 1934 en Bucsa. Li mortis la 26-an de aprilo 2015 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Kóti iĝis instruisto pri gimnastiko en Kiskunfélegyháza en 1954, poste li frekventis altlernejon pri aktoroj en Budapeŝto. Post la diplomo en 1958 li debutis en Teatro Jókai (Békéscsaba). Post 2 jaroj li aliĝis al trupo de Teatro Gárdonyi Géza, en la sekva jaro al Teatro Petőfi (Veszprém), fine en Teatro Szigligeti (Szolnok) li ludis 5 jarojn. Ekde 1963 li estas membro de Teatro Csokonai (Debrecen) (nur mallonge estis gastaktoro en aliaj teatroj). En 1969 li ricevis la unuan ĉefrolon. Li ricevis premion Kossuth en 2014, pli frue ekde 1977 ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]Teatraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Shakespeare: Epifanio : aŭ kiel vi volas (1962) - Fabián
- Molière: Tartuffe (1962) - Policano
- József Katona: Bánk (banuso) (1965) - Simon
- Shakespeare: Hamleto, reĝido de Danujo (1986) - Polonius
- Dürrenmatt: Fizikistoj (1991) - Richard Voss
- Hašek: Svejk (1995) - Katz
- Shakespeare: La Tragedio de Reĝo Lear (2006) - titolrolo
Kinejaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- 5 roloj inter (1973-2013)
Televiziaj seriaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- 3 roloj inter (1976-1996)